Elŝutu Senpage: epub, azw3, mobi, pdf & mp3

Priskribo: Niaj bit- kaj son-libroj distribuiĝas tute senpage laŭ permeso oficiale aĉetita.


Aŭskultu per MP3

Tri noveloj por tute libera distribuado.
 Ulvarda Retretejo 
 La Luna Sfingo 
 Trigamba Joĉjo 


Jack Vance

The Dying Earth in Esperanto
Kovrilo de EPub bitlibro: kopirajto Pelgrane Press
Kovrilo de EPub bitlibro: kopirajto Pelgrane Press
Kovrilo de EPub bitlibro
Kovrilo de EPub bitlibro: Retretejo Ulvarda
Kovrilo de EPub bitlibro: Trigamba Joĉjo
Kovrilo de EPub bitlibro: La Luna Sfingo
Kovrilo de EPub bitlibro: Domo de Se

Clark Ashton Smith

Kovrilo de anglalingva originalo
Kovrilo de anglalingva originalo
Kovrilo de anglalingva originalo
Kovrilo de anglalingva originalo

Clifford D. Simak

Kovrilo de anglalingva originalo

Bitlibro Sur Komputilo?

Malgraŭ tio ke dosieroj el la tipo EPub celas plejparte porteblajn montrilojn, tamen eblas ke bitlibro ankaŭ montriĝu sur via komputilo. Pluraj rimedoj haveblas por tio. Kelkaj el tiuj eĉ estas senpagaj. Sube mi montras ligilojn al la plej rekomendindaj. Unu ekzistas ankaŭ por la retumilo MSIE, sed ni jam ne provis ĝian utilon.


Elŝuta, Fonta aŭ Bilda Problemo?
helpaj informoj

Elŝut-ligiloj: Se ajna ligilo ŝajne malfunkcias, ne rezignu pri la afero. Premu la butonon F5 sur via komputilo por devigi freŝan rigardon. Poste reprovu la elŝuton. Pro kio? Ĉi tiu retejo ofte refreŝiĝas. La internaj ligiloj ŝanĝiĝas pro havi daton kaj tempon ĉe fino de ĉiu dosiera nomo: titolo_2014-12-31_23-59-59.epub, ktp. Eblas, ke la retumilo elektis prezenti malfreŝan kopion konservitan de pasinta vizito. Ankaŭ eblas, ke prokura servilo simile prezentis malfreŝan kopion al via retumilo. Premo de F5 riparos ambaŭ tiajn aferojn.

Fontoj: Literfontoj el la familio Liberation Serif, Sans & Mono estas provizitaj interene de doseroj el la formatoj epub, azw3 & pdf sed ne en tiuj de formato mobi ĉar tiu lasta ne subtenas tiajn enhavojn. Pro tio, la aliaj tri formatoj taŭgas eĉ por malnovaj bitlibro-legiloj kiuj ordinare ne subtenas Esperanton. Sed la formato mobi taŭgas nur tiam kiam la aparato jam povas montri ĉapelitajn literojn per si mem.

Bildoj: Kovriloj kaj ilustraĵoj montriĝas bonaspekte nur en la formatoj epub, azw3 & pdf sed ne en la formato mobi ĉar tiu lasta ne subtenas la bildan formaton svg. Ni bedaŭras pro tio, sed devis fari elekton, kaj svg ebligas tut-paĝan montradon sendepende de paĝa grandeco. Do ni elektis favore al tiu, kun pardonpetoj al legantoj havantaj eksmodan legilon.


Kromaj Aferoj