sfing/o Granda griza nokta papilio vivanta sur arboj sen ilin detrui. —EB iom simila al 348/9

Sirén’ Fremdlingva loknomo.

kiom­tiom Pri la uzado de kiom kaj tiom apud adjektivoj (ekzemple: li estas tiom bela, kiom ŝi— anstataŭ tiel bela, kiel ŝi ) informiĝu ĉe La Lingva Esenco de Esperanto verkita de Atanas D. ATANASOV (UEA, Roterdamo, 1983, ISBN 92­9017­024­7) paĝoj 146­148. Deviga lernolibro por altnivelaj studentoj ĉe SFŜU dum la tri-semajna somera kurso de 1987.

nit/o Cilindra metala peco, kies ekstremaĵoj estas plilarĝigataj per frapoj, por solide kunfiksi du plajtajn surfacojn. —EB 136/55-57

platen/o Elemento, grize blanka, peza, neoksidebla metalo, pli valora ol oro. Pt

kontur/o Linio, kiu limigas ekstere objekton.

steven/o Dika trabo formanta vertikalan kontinuaĵon ĉe la antaŭo de ŝipo. —EB 213/4

glim/o Silikata mineralo, kun metala brilo, facile tavoliĝanta je travideblaj lamenoj.

kajut/o Surŝipa aŭ enaviadila ĉambreto por ŝipanoj, pilotoj aŭ pasaĝeroj. —EB 218/29,30

pob/o Malantaŭa parto de boato aŭ ŝipo.

vil/o Denso da mallongaj krudaj haroj, kovrantaj supraĵon.

breĉ/o Trarompaĝo, fendego en muro, heĝo, vando ks. ~eto Loka difekto ĉe rando de io pro iama misuzo.

citr/o Speco de liro, muzika instrumento kun kvarangula sonskatolo kaj inter 30 aŭ 45 kordoj. —EB 303/21, —PIV XXV/2

surf/o Ŝaumo kaj tumulto de la marondoj, kiuj rompiĝas sur borda sablaĵo aŭ rifo kaj fortege retroiras. —EB 13/27

brum/o Malklariĝo de la atmosfero kun vidodistanco de pli ol unu kilometro.

perlamot/o La interna, ĉielarĥe rebrilanta tavolo de la konko de certaj moluskoj. —EB 340/32

glace/a Ricevinta apartan brilan aspekton per polurado aŭ glatigado.

anĉ/o Maldika elasta langeto, kies vibrado produktas sonorojn. —EB 305/19

koncertin/o Sesangula senklavara akordioneto. —EB 303/36, —PIV XXV/1

tonal/o Skalo, akordoj kaj tonrilatoj, grupiĝantaj ĉirkaŭ toniko kiel bazo de muzikaĵo.

tril/o Rapida, alterna ripetado de du sonoj, kiujn disigas nur tono aŭ duontono. Ruligita sono kia la konsonanto R en la itala kaj E-o.

arpeĝ/o Akordo, kies tonoj sonas ne samtempe, sed en rapida sinsekvo.

lup-ton/o Disonanco en certaj kordoj sur instrumentoj havantaj tonojn fiksitajn per neegalaj temperamentoj.

Temas pri relo gardanta ke homoj ne falu en la maron. —EB 217/63

muzel/o Elstara parto de la kapo de tiuj bestoj, ĉe kiuj la nazo kaj buŝo elpintiĝas el la vizaĝo.

staĝ/o Periodo, dum kiu oni ĉeestas novan instruan kurson aŭ ricevas trejnadon al nova ofico. Mezuro kiu markas la notindajn nivelojn de grada transformiĝo.

stiv/i (tr) Fiksaranĝi la kargon de ŝipo, por ke ĝi ne moviĝu sub la ago de la tangado aŭ ruliĝado.

tint/i (ntr) Interfrapiĝante, eligi klaran, iom tremantan sonon.

plektr/o Elasta skrapilo, kiun oni tenas en la fingroj, por vibrigi la kordojn de uj instrumentoj (mandolino ks). ~i (ntr) Uzi ~on.

bolard/o Fera paliso sur kajmuro, uzata por alligi ŝipon. —EB 212/12-14

eskal/o Vertikala ŝtuparo, plej ofte el du vertikalaj fostoj kun pluraj horizontalaj rungoj. —EB 40/15-17

gabar/o Simpla helpa ŝipo sen nenecesaj ekipaĵoj, uzata precipe por ŝarĝi kaj malŝarĝi grandajn ŝipojn sur la maro aŭ la kosmo tre proksime al planedo.

deĵor/i (ntr) Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo.

furioz/a Tiel kolera, ke la prudento kvazaŭ perdiĝas.

esplanad/o 1 Libera spaco, apartiganta citadelon disde la urbo. 2 Vasta ebena loko antaŭ monumento, ktp, por publika promenado.

lacert/o Rampulo el la ordo de skvamuloj, kun mallonga maldika vosto. —EB 350/30-32

risort/o Elasta lameno aŭ fadeno el metalo aŭ alia materialo, kapabla repreni la antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, premita aŭ streĉita. ~i Ekmovi rapide kiel risorto liberigita. —EB 166/38

skvam/o Lameneto leganta parton de la surfaco de diversaj bestoj. —EB 350/11

tinktur/o Likva substanco, por kolorigi teksaĵojn, fadenojn aŭ harojn per sorbado. ~i Kolorigi per tinkturo.

kív’ Instrumento el kvin aroj da risortaj metalaj strioj, po dek kvar en aro, ludataj pler tuŝi, tordi, ekvibrigi.

sangvin/a Riĉtemperamenta, gajhumora, optimista.

vernis/o Oleo miksita kun sekigaj ingredientoj, lasanta post sekiĝo maldikan, senkoloran, solidan tavolon sur la ŝmirita objekto, kiun oni tiel ŝirmas. —EB 127/12

plis/i (tr) Fari multajn paralelajn faldojn per kudro aŭ per glado. —EB 32/33

skarlat/o Brilega sangoruĝa koloro.

stimíc Tri fajfosimilaj tuboj kun fingro-pumpiloj. Dikfingro kaj montfingro kunpremas saketon por elpremi aeron trans la buŝumo; la dua, tria kaj kvara fingroj manipulas glit-pecon. La stimíco estas instrumento bone adaptita al la sentimentoj de malvarmeta sindeteno, aŭ eĉ malaprobo.

kresĉend/o Iom-post-ioma plilaŭtigo.

flat/i (tr) 1 Per troaj aŭ falsaj laŭdoj peni plaĉi al iu, logi iun, akiri ies favoron. 2 Afable indulgi, por stimuli, fervorigi.

krodáĉ Eta kvarangula son-skatolo provizita per fadenoj el rezinita katguto. La ludisto gratas la fadenojn per fingroungo, aŭ frotas ilin per fingrotuŝo, por produkti serion de kviete formalaj sonoj. La krodáĉo ankaŭ uziĝas kiel instrumento de insulto.

ekvinoks/o La tempo de la jaro, kiam la suno trairas la ekvatoron kaj la noktodaŭro egalas la tagdaŭron.

demiurg/o Farinto de la mondo, tamen ne ĉiopova.

krabr/o Tre granda specio de vespo.

nom-umi (tr) Difini por unu posteno, ofico, rango.

regal/i (tr) Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tie ĉi, ornami la medion de iu per luksaj muziko kaj ekkanto.

virtuoz/o Artisto, posedanta brilan talenton por ludi muzikajn verkojn. Persono de escepte brilaj kapabloj.

fascin/i (tr) 1 Senigi je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado. 2 Nerezisteble allogi, ravi.

alabastr/o Diafaneta variaĵo de gipso, similanta marmoron kaj facile polurebla. CaSO4.2H20

valut/o Mono aŭ monsigno cirkulanta en unu lando.

gild/o Asocio inter korporacioj de laboristoj, komercistoj aŭ artistoj kiu servas por subteni la normojn de kvalito, konservi sekretajn farometodjn, kontroli prezojn, ktp.

topaz/o Mineralo, konsistanta el aluminia silikato, tre malmola pli-malpli diafana, plejofte flaveca, uzata kiel juvelŝtono. ~a pale flavluma.

rasp/i (tr) Skrapi per speciala ilo substancon ne tre malmolan. ~a Malglata, kiel ~ilo: ~a voĉo, tablo, ktp.

lak/o 1 Guma rezino, kiun oni rikoltas. 2 Tiu substanco, uzata kiel ligilo de pigmento, prezentanta tre fortan brilon kaj malmolecon.

pompon/o Tre pufa ornama globo el multaj radiuse elstaraj fadenoj, farita per kunligi ĉiuj fadenoj ĉe unu centra loko.

sardon/a Epiteto de speciala rido. 1 Ŝajna rido de iu kies vizaĝaj muskoloj kuntiriĝis pro toksiĝo aŭ malsano. 2 Mieno esprimanta vidpunkton de amara, iom sarkasma amuzeco.

enorm/a Supermezure, eksternorme granda.

langvor/o Malvigleco, malstreĉiĝo de la korpaj aŭ animaj fortoj, sen difinita kaŭzo. ~a Malrapide moviĝanta, malema al ekzerciĝo, ne interesiĝanta al la ekstera mondo.

blokhaŭs/o Malgranda fortikaĵo el ŝtipoj aŭ betono, pliofte en formo de duobla kubo kun la pli larĝa superkuŝante la suban. Mallarĝaj fenestroj (ofte nur en la dua etaĝo) ebligas elpafon por defendi.

skaranjí Tre malgranda sak-faifilo (—EB 301/8, —PIV XXV/17), la sakon oni kunpremas inter la dikfingro kaj manplato, la kvar fingroj manipulante la ŝtopilojn ĉe la kvar tuboj.

duel/o Antaŭkonsentita batalo inter du personoj pro privata malpaco.

gong/o Sonorilo el vertikale pendanta metala disko, kiu forte resonas sub frapoj. —PIV XXV/8

punt/o Maldensa delikata plektaĵo el kotonaj, linaj aŭ silkaj fadenoj, kies maŝoj, aranĝitaj laŭ metoda trikado, prezentas artajn desegnaĵojn. —EB 101/18,30

melankoli/o Stato de konstanta sopira malgajeco kaj malvigleco.

gomapárd Unu el la malmultaj elektraj instrumentoj uzataj ĉe Siréno. Oscilatoro produktas hobojo-similan (—EB 302/38, —PIV XXV/13) tonon kiu estas modulata, strangulata, vibrigata, levata kaj mallevata laŭ frekvenco pere de kvar klavoj.

duobla kamantíl Instrumento simila al la gángo, krom tio ke la tonoj produktiĝas per tordi kaj klini diskon el rezina ledo kontraŭ unu aŭ pli el la kvardek ses kordoj.

rudiment/o 1 Komencaj, elementaj scioj de scienco aŭ arto. 2 Neperfekta komenco de io, kio evoluos, aŭ kio sub aliaj kondiĉoj estus povinta evolui al pli perfekta kaj kompleta formo.

moroz/a Malgajhumora.

faktor/o Komerca komisiita agento.

inkrust/i (tr) Ornami la surfacon de objekto per enigitaj pecetoj de alia materio.

kapol/o Multekosta konveksforma ŝtono, polurita, sed ne facetita.

lazurit/o ztono kun bela nokto-blua koloro, uzata en dekoracio kaj juvelarto, Na3(Al3Si3O12)NaS

aŭreol/o Luma rondo, kiun la pentristoj desegnas ĉirkaŭ la kapo de sanktuloj.

horor/o Sento de teruro miksita kun abomeno kaj signata de tremego aŭ elstariĝo de la haŭtharoj. ~a Kaŭzanta ~on.

scintil/i (ntr) Brili, lumetante de tempeto al tempeto kiel stelo tra la atmosfero.

zekin/o 1 Ormonero iam uzita ĉe Venecio. 2 Ornamaĵo en formo de monereto, el arĝento, oro, aŭ ajna same brila materialo, alkudrita al virina vesto.

stern/i (tr) Kuŝigi ion laŭlonge sur ia plata surfaco. korposterno Gesto de honorado, per kiu oni pli-malpli sternas sian korpon sur la grundo.

el-patr-uj-ig-it/o Homo longe loĝanta ekster la patro-lando.

arbitraci/o Decido pri la grava diskutaĵo, farita ne de juĝisto, sed de flanka(j) persono(j), interkonsente elektita(j) de la diskutantoj.

matric/o 1 Gravurita metala peco aŭ muldilo. 2 Aro da nombroj aŭ aliaj elementoj aranĝitaj plur-dimensie (rektangule, kube, ktp) laŭ strikte regula ordo.

agord/i (tr) Starigi laŭ la diapazono ĝustan rilaton inter sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj. ~o Gusta rilato estigita inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj.

kab/o Pli-malpli altnivela pinto de terlando, kiu elstaras en la maro.

idili/o 1 Poemeto pri laŭnatura, kampara vivo, kaj plejofte pri naivaj amoj de paŝtisto. 2 Trankvila naiva amo. ~a Prezentanta la ecojn de ~o.

filik/o Plurjaraj herboj kun rizomo kaj plej ofte kun tre dividitaj folioj. —EB 361/16

klarion/o Latuna blovmuzikilo simila al trumpeto (—EB 303/65) sed sen piŝtoj, havanta akutan sonon, uzata ofte ĉe infanterio. —PIV XXV/14

anksi/a Sentanta aŭ prezentanta staton de intelekta perturbo kaj agitiĝo kun sento de antaŭkora premateco.

ram/o 1 Trabo, fortikita ĉe unu ekstremo, uzata por enrompi murojn, pordon, ktp. 2 Ilo por firme enbati ion, ekzekmple: por fari brikojn per bategi teron en brik-forman ujon.

kahel/o Plato el bakita kaj glazurita argilo aŭ simila materialo, uzata por pavimi aŭ tegi. —EB 41/51

verand/o Aparta galeria perono etendanta ĉirkaŭ parto de domo, kun tegmento subtenata de fostoj aŭ kolonoj.

peron/o Ekstera larĝa ŝtuparo, el kelke da ŝtupoj, finiĝanta supre per plataĵo, sur kiu malfermiĝas la dompordo.

rankor/o Obstina malpardonemo, venĝema resento.

sibl/i Eligi sonon similan al longedaŭra ‘s’.

skrupl/o Maltrankviliga dubo en aferoj de konscienco. ~a Karakterizita per ~o.

knajl/o Senhonora homo, kun malnoblaj instinktoj.

malversaci/i (tr) Ŝtelalproprigo de mono, en la administrado de privata aŭ publika funkcio.

UMU Universala Mona Unuo

miniatur/o Tre malgranda ekzemplero de arta objekto, delikate prilaborita.

nod/o Streĉa interplektaĵo de du fadenoj aŭ ŝnuroj, per kiu ili interligiĝas. ~eco Tie ĉi temas pri certa aspekto: artikoj elstaris sur membroj kiel nodoj en ŝnuro.

degn/i (tr) Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon.

lokal/o Parto de konstraĵo, kun difinita destino, precipe de loĝado aŭ komerco.

banal/a Ordinare, ofte uzata de ĉiu, kaj tial seninteresa pro senoriginaleco.

stakat/e En maniero, en kiu la tonoj estas abrupte akre disigataj unu de alia.

zelot/o 1 Ano de iama hebrea subgrupo milite aktiva pri religia politiko. 2 Fervora kaj obstina adepto de ia ajn doktrino.

flagr/i (ntr) Eligi tien kaj reen rapide moviĝantan lumon.

cimitar/o Speciala glavo de la araboj, larĝa kaj kurba kun unu tranĉ-rando, desegnita por haki anstataŭ stabi.

aŭgur/i (tr) 1 Diveni estontaĵon per observado de ĉielaj fenomenoj. 2 Antaŭvidi kaj antaŭdiri per ia ajn rimedo. 3 Antaŭimagi. 4 Esti la antaŭsigno de io.

frustraci/o Stato de individuo, kies fundamenta tendenco aŭ bezono ne povis kontentiĝi.

kvivit! Onomatopeo de la birdokrieto ~i (ntr) soni birde.

sombr/a Donanta la impreson de profunda melankolio.

erudici/o Multesciado pri detaloj kaj dokumentoj en ia faka scienco.

abstrakt/a Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn.

dies/o Muzika kromsigno, duontone altiganta la noton. —EB 299/51 ~o plusa. Sur la planedo Siréno, noto tri kvaronojn altigita.

kapra barbo Eta pinta barbo kreskanta de nur la mentono. —EB 35/9

kambri/o La unua epoko de la paleozoika erao. —PIV 1220

pav/o Birdo, kies virbesto povas ventumilforme etendi sian belkoloran voston kovritan de brilaj, okulformaj makuloj. —EB 74/30

molest/i (tr) Malamike aŭ insulte trakti.

fragmit/o Plurjara herbo kiu kreskas ĉe marĉoj kaj ĉe marbordoj, kaj kies tigojn (longajn je kelkaj metroj) oni uzas por tegmentoj, balailoj, matoj, ktp.

vimen/o Arbedo aŭ malgranda arbo, specio de saliko, kun longaj ŝosoj kaj kies flekseblajn vergojn oni uzas por korbofarado. —EB 355/29

frakas/i (tr) Perforte kaj brue disrompi, dispecigi.

abomen/i (tr) Malamegi pro fizike naŭzaj ecoj, aŭ pro morale tre malplaĉaj ecoj, aŭ pro ambaŭ intermiksitaj.

regres/i (ntr) Iri en direkto kontraŭa al la celo, sed ne turnante al ĝi la dorson.

establ/i (tr) Fondi kaj aranĝi organizon, por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri.

kamufl/i (tr) Kaŝe maski objekton, plej ofte militan, donante al ĝi la aspekton, koloron aŭ formon de la ĉirkaŭaĵoj.

jul/o Forta remilo, kiun oni uzas per tordaj movoj ĉe la pobo de boato, por antaŭenigi ĝin kvazaŭ per helico.

pavez/o Gardilo kontraŭ la ondoj, fiksita ĉirkaŭ ferdeko ĉe la supro de la ŝipokorpo. —EB 217/64

burlesk/a Ekstravagance komika, kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo, aŭ male.

statur/o Alteco de la homa korpo, rigardata plejofte el estetika vidpunkto.

kokard/o Insigno en formo de disko aŭ banteto, kiun oni portas ĉe la ĉapelo. —EB 247/4

koincid/i (ntr) Okazi en la sama momento, kiel alia fakto.

prism/o 1 Pluredro, el kies edroj du estas paralelaj, kaj kies aliaj edroj estas paralelogramoj. 2 Vitra peco, havanta formon de geometria prismo, orta kun triangulaj bazoj ordinare ortangulaj. —EB 329/37

bid/o Ĉiu el la glob- aŭ olivo-formaj pecoj, el ajna materialo, traboritaj per malgranda truo, tiel ke oni povas fiksi aron da ili sur fadeno.

tabel/o 1 Plato el ŝtono, bronzo, ktp sur kio oni gravuras konservotan tekston. 2 Presita metoda listo da informoj, aranĝita tiamaniere, ke la bezonanto povas facile trovi ĉiun el ili. —EB 249/26

trunk/o La plej dika, porta parto de arbo, ligna kaj ordinare vertikala, sub kiu kreskas radikoj. —EB 354/2,7,8

rib/o 1 Genro de arbedoj kun plej ofte mane ripaj, larĝaj folioj. 2 La malgrandaj manĝeblaj beroj de iuj riboj. —EB 60/10,12

flirt/i (ntr) Delikate, kaprice flugeti. ~o Movoj de tio kio flirtas. Tie ĉi temas pri sono kiu flirte laŭiras la tono-skalon.

Valid XHTML 1.0!