Ĉiutage oni aŭdas aŭ legas pri specioj kiuj jam tute forpasis de la mondo. Plue, oni aŭdas pri alilaj, kiuj nun fariĝas tiom raraj, ke estas eble, ke ankaŭ ili baldaŭ elmortos. Aliflanke, oni foje aŭdas aŭ legas pri unu/du specioj, pri kiuj oni timis elmorton, sed kiuj preterpasis tiun minacon...almenaŭ por la nuna tempo. Sed tio estas ne nur moderna problemo. Estis same ankaŭ en 1886.
Tiam ekzistis du tre ege raraj specioj. Tiom raraj ili estis, ke ambaŭ representiĝis po nur unu sola ekzemplero. Tiuj du specioj estis la mistera sturno (Aplonis mavornata), kaj la samideano (Homo zamenhofa). La dua troviĝis nur en Varsovio, kie li vivis kaj revis pri iama verda venko. La unua troviĝis en Londono, kie ĝi dum jam pli ol kvindek jaroj sidadis kiel remburita montraĵo en la Brita Muzeo.
La sorto de la samideano sufiĉe famas. Sed kiu memoras ion ajn pri la mistera sturno? Preskaŭ neniu. Estas pro tio, ke oni nomis ĝin mistera. Jen ĝia malĝoja rakonto.
La fama maristo Kapitano Kuk [Cook] faris multajn esplorojn sur la Pacifiko. Li ĉiam kunportis lertajn naturistojn por kolekti ekzemplerojn de bestoj kaj plantoj ĉe nove malkovritaj insuloj. Ĉiam krom dum lia lasta vojaĝo. Tiufoje, la respondeco por kolekti kaj prepari la ekzemplerojn falis al la ĥirurgo, Ŭiljam [William] Anderson. Bedaŭrinde, ĉar li estis komencanto pri ĉi tiuj aferoj, lia sperto estis iom malpli ol sufiĉa por la tasko. Tamen, li sukcesis kolekti amason da neniam antaŭe viditaj specimenoj. Inter tiuj estis ankaŭ la mistera sturno.
Kiam la ŝipo revenis en aŭgusto 1780, oni dividis la specimenaron. Parto de ĝi eniris la privatan kolekton de kavaliro Ĝosef [Joseph] Banks, kaj jarojn poste transdoniĝis al la Brita Muzeo. Bedaŭrinde, parte pro la iom mallerta preparo fare de s-ro Anderson, kaj parte pro tio, ke ili atendis tiom longe sen profesia prizorgado, ĉiuj specimenoj elputris krom unu, la mistera sturno. Eĉ tiu ne estis en tre bona stato. Kaj pro tio, oni unue mise identigis ĝin, nomante ĝin iu speco de turdo. Oni konis ĝin per tiu nomo ĝis 1949, kiam du modernaj specialistoj ekzamenis ĝin, kaj proklamis ke ĝi fakte estas antaŭe nekonata specio de sturno. Krom la fakto, ke ĝi troviĝis sur nekonata Pacifika insulo, oni scias tute nenion pri ĝi. Ĉio pri ĝi estas mistera. Pro tio, oni oficiale nomis ĝin la mistera sturno.
Kiel tiu ĉi rakonto rilatas al Esperanto? Ĝi rilatas pro tio, ke iam estis tiu birdo, kiu vivis ie en la mondo. Iel ĝi ludis ian rolon en la tiama tiea medio. Iam, iel, sed ne plu. Multaj lingvoj estis samaj, la latina, la sanskrita, la praangla. Inter ili ni ne forgesu Volapukon. Kio okazis al ili? Ĉu ili mortis? Ne. Ne estante veraj vivaĵoj, lingvoj ne povas morti. Estas nur, ke la homoj ĉesis uzi ilin. Ĉu tio povas iam okazi ankaŭ al nia verda lingvo? Certe. Esperanto ne estas estaĵo aparta de la ordinara mondo. Esperanto paroliĝas hodiaŭ nur pro tio, ke homoj trovas ĝin lernebla, uzinda, taŭga. Sed tio povas ekŝanĝiĝi. Nekonataj cirkonstancoj povas okazi, kiuj eble malgrandigos la avantaĝojn de Esperanto. Aŭ eble aliaj aferoj povas okazi por grandigi la obstaklojn al nia movado. Bona ekzemplo estas la du mondmilitoj. Dum ia ajn milito, la sento de internacia frateco maloftiĝas, eble eĉ tute malestiĝas dum iom longa tempo. Kaj tiu sento estas la plej necesa nutraĵo por nia movado. Kiam tiu sento mankas en lingva medio, estas tre malfacile varbi komencantojn, la idoj de nia rara specio. En la natura medio, kiam cirkonstancoj kaŭzas, ke iu specio ne povu aŭ trovi nutraĵon aŭ produkti idojn, la sola savo por ili estas, ke ili estu jam sufiĉe multnombraj, ke iom da ili povu resti post tiu cirkonstanco forpasos. Estas same por nia specio, la samideanoj. Se ni ne estos tiam sufiĉe multaj, kiam maloportuneco obstaklos nin, eble ankaŭ ni pereos. Ni tre maldeziras, ke la samideanoj fariĝu tiaj, kia la mistera sturno—ke ni fariĝu nur iu forgesita kuriozaĵo, afero de l' historio, memorata nur de la plej arkanaj specialistoj!
Ni samideanoj produktas niajn idojn per varbado. Kaj en movado, same kiel en la naturo, la produktado de idoj estas preterdube plej ege grava afero! Decas tial, ke ni strebu pri tio nun, dum cirkonstancoj ankoraŭ favoras nin. Sed produkti idojn estas nur la komenco de gepatra devo. Poste, oni ne rajtas ripozi. Kiel ajnaj gepatroj, ni devos zorge nutri la idojn, niajn varbitojn.
Do, nun estas bona tempo memori la jaron de la propra komencanteco. Kiel ni nutriĝis tiam? Ni disponis pri PV, eble pri PIV, pri PAG kaj la Fundamento. Ni ankaŭ disponis pri certaj romanoj, noveloj, kaj ĵurnaloj. Per tiuj la movado nutris nin. Plejparte ĉio ĉi estis almenaŭ minimume nutra, foje eĉ iom bongusta. Sed ofte, tro ofte, ni ĝin digestis pli ol iom malfacile. Kiel? Pro devi sidi, horon post horo, kun romano en unu mano kaj PIV en la alia. Ni legis ne pli ol kelkajn frazojn antaŭ ol devi ĉesi por serĉi pluan difinon. Legi, serĉi. Legi, serĉi... Ni tiel saltadis inter almenaŭ du libroj, foje inter tri, kvar libroj — nacilingva tradukvortaro, PIV, PAG kaj EB. Tion farante ni plivastigis la vortostokon. Sed tia serĉado de novaj vortoj tiom interrompis la legadon, ke ni apenaŭ povis sekvi la veran sencon de la rakonto. Nur malofte ni povis plene ĝui ĝin. Jarojn poste ni devis relegi tiun saman libron por eltrovi tion, kion ĝi fakte prezentis. Ni ĉiuj konas almenaŭ unu komencanton, kiu forlasis la movadon post kontentige progresa ekstudo. Li forlasis nin pro tio, ke al li, la gusto de la lingvo fadis, ke la projekto fariĝis teda.
Kia domaĝo! Kiu, aŭ kio kulpas tie? Ĉu la komencanto pigris? Aŭ ĉu la gusto vere mankis? Tiaj demandoj neniom utilas. Sendepende de la kialo, perdi idon estas ege korŝira okazo. Kaj komencantoj ja estas niaj idoj.
Bonaj gepatroj, kiam ido bezonas specialan nutraĵon, ne eĉ momenton hezitas tre rapide provizi ĝin. Neniu aŭdacus sugesti, ke oni lasu idon perdiĝi pro manko de io tiom simpla...ne eĉ se oni havas kelkajn aliajn. Ĉu ne ankaŭ ni verduloj estu gepatroj same bonaj? Se jes, decas ke ankaŭ ni same preparu specialan nutraĵon por kelkaj niaj idoj — la tediĝantaj komencantoj. Ni strebu prepari ĝin tiel, ke ĝi estu ne nur nutra kaj bongusta, sed ankaŭ kiel eble plej facile digestebla. Ni faru tiel, ke tiuj ne devu tiom saltadi inter legaĵo kaj la helplibroj. Ni verku kelkajn legaĵojn tiel, ke leganto ne devu eĉ levi siajn okulojn de sur la paĝo por serĉi eĉ unu novan vorton.
Eble vi timas, ke mi aŭdacas sugesti ke ni verku nur per simplaj, oftaj, ĉiutagaj vortoj. Ne. Apenaŭ iu povas verki tiom simple. Tiu ideo malutilas, ĉar ĝi ne prezentas oportunon por legopova kreskigado. Mi nur sugestas ke anstataŭ sendi komencanton al vortaroj, oni ekportu necesajn difinojn al leganto. Oni faru tion per piednotoj. Kie ajn oni devas uzi neoftan vorton, nekutiman esprimon, oni tuj sube difinu ĝin per piednoto. Tiel, se leganto trovos nekonataĵon, li ekrigardu suben al konvena piednoto por tuj ekscii ĝian difinon. Kaj kompreneble, se leganto jam konas markitan vorton, li memgratule preterlegu ĝian signon. Sufiĉe simpla solvo, ĉu ne? Ĉiu povas esti kontenta. Komencantoj liberiĝos de la neceso saltadi inter pluraj pezaj volumenoj. Verkantoj kaj tradukantoj liberiĝos de neceso tro simpligi siajn kreaĵojn.
Do, jen la ideo malantaŭ tiuj ĉi TTT-paĝoj. Ĉi tie vi trovos apartajn tradukojn en Esperanto, ĉiuj kun multe da piednotoj. Tiel, ke la lego-ekzercoj estu facile digesteblaj. Krome, por aldoni bongustecon, kaj ankaŭ por zorgi ke aliuloj ne redaktu forprene je miaj piednotoj, mi elspezis libere el la propra poŝo por oficiale aĉeti tradukrajtojn por Esperanto de tutmonde amata aŭtoro kies verkoj jam ne aperis en la nia verda lingvo. De kiu mi aĉetis? De mondfama pioniro pri la kampoj mistero, scienc-fikciaĵo kaj fantasto. Li estas konata kiel la plej supera majstro pri krei tute fremdajn aliajn landojn, planedojn, societojn, religiojn, ktp. Ĉu vi ne jam konjektis? Jes, prave! Mi aĉetis de Ĝak Vans! [Jack Vance], kiu dum preskaŭ ses jardekoj verkis pli ol sepdek librojn. Jen por mi dumviva hobio. Mi nun povas zorgi ĉiun tediĝantan verdulidon per plej bongustaj nutraj ekzercoj. Se oni volas, li aŭ ŝi povas helpi.
Volontulojn mi bezonas por kontroli, eble ankaŭ por helpi traduki kaj ilustri. Sepdek librojn! Jam mi havas iom pli ol kvardek jarojn. Tempo mankas. Kaj al mi ankaŭ mankas bona desegna talento. Do se eble vi bone taksas tian ĉi projekton, kaj volas antaŭenigi la mian, memprezentu.
Kun bondeziroj kaj antaŭdankoj,
Ĝan Starling
gan@starling.us