alud/i  (tr) Paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed tamen iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas.

prospektor/o  Homo, kiu pli-malpli science serĉas la erchavajn regionojn por trovi profitodonajn mineralojn.

special/a  Ne ĝenerala, ne komuna; destinita por unu aparta celo.

apendic/o  Aldona, akcesora parto, en fino de verko, libro aŭ dokumento entenanta aferojn, kiuj ne trovis lokon taŭgan en la verko mem.

mineral/o  Iu el la neorganikaj solidaj substancoj, kiuj troviĝas en la terkrusto, inkluzive de la putrintaĵoj, kiuj mem fariĝas neorganikaĵoj, kiel torfo, karbo, kaj similaj.

fid/i  (tr) 1 Konfide lasi al iu la decidon pri niaj aferoj, feliĉo, sendanĝereco. 2 Kredi al la efiko, taŭgeco aŭ valoro de io, kiel al garantio kontraŭ danĝero, risko, kaj simile.

kompetent/a  Kapabla ĝuste solvi aferon aŭ plenumi taskon aŭ oficon, pro sufiĉaj tiurilataj scioj.

peron/o  Ekstera larĝa ŝtuparo, el kelkaj ŝtupoj, finiĝanta supre per plataĵo, sur kiu malfermiĝas dompordo. –EB 39/66

afekt/i  (tr) 1 Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj. 2 (ntr) Montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon.

parad/i (ntr) 1 Laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo. 2 Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn.

mien/o  Esprima aspekto de la vizaĝo kaj de la sinteno.

laŭ-dir/e  Laŭ tio, kion oni diras. Laŭ famo.

ekster/a  ĵargonaĵo Temas pri ĉiuj lokoj ekster la komforto de la urbecaj planedoj. ~isto Pionira laboristo aparte sperta pri laboro en tiaj lokoj.

planed/o  Ĉiela korpo, ne memlumanta, kaj rondiranta ĉirkaŭ stelo. –EB 6/22-31

Laŭ PIV, PAG kaj ankaŭ La Lingva Esenco de Esperanto de Atanas D. ATANASOV, en kunmetitaj vortoj: Substantiva kaj adjektiva ĉefelementoj ambaŭ same substantivigas sian flankelementon. Ekzemple: ĉiokapablo = ĉio-kapabla = kapablo de ĉio = kapablo pri ĉio. Estas tro komplike, se oni insistas subkompreni mankantan verbon. Ekzemple: ĉionkapabla = kapablo (fari) ĉion.

vakuo-medi/a  Rilatanta pri senaera medio de la interplaneda kosma vakuo.

granit/o  Acida magma rokspeco, konsistanta precipe el miksaĵo de la mineraloj glimo, feldspato kaj kvarco.

intenc/i  (tr) Konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo.

tabu/a  Malpermesata pro religio, superstiĉo, aŭ kutimo.

strikt/a 1  Tre streĉe alĝustigita. 2 Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankiĝon.

konfidenc/o  Komuniko de privata aŭ sekreta informo al iu, kies diskretecon oni konfidas.

almanak/o  Libreto, entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veter-antaŭdirojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto.

servil/a  Aĉe servema, sklave komplezema. ~isto (ĵargonaĵo, iom insulta) servila sublaboristo.

pigr/a  Mallaborema, malpenema. Tia, kia recenzistaĉo kiu insultas aŭtoron, plendante pri ties piednotoj (sendube nur por kaŝi sian propran malzorgon rilate al iliaj veraj bezonoj).

pensi/o  Sumo, konstante kaj periode pagata al eksiĝinta oficisto, servisto, al neaktiviĝinta profesiulo aŭ metiisto, kiam tiu atingis difinitan aĝon kaj laboradis dum difinita nombro da jaroj.

komplik/i  (tr) Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elelmentoj.

generator/o  Maŝino por produkti elektran povon. –EB 146/23

proviz/i  (tr) Fari, ke iu aŭ io ricevu, en pli-malpli granda kvanto, ion bezonatan.

ekstr/a  Estanta, okazanta ekster la kutima, la ordinara nombro.

filtr/i  (tr) Pasigi likvon aŭ gason tra penetrebla tavolo de dividiga materialo por eligi ion (plej ofte malpuraĵon) de ĝia enhavo.

metron longaj = je metro longaj = (je) metro.

platform/o  Plialtigita ebena parto de konstruaĵo, ŝipo, teraĵo, sur kio oni starigas ion. –EB 140/4 kaj 161/36

kalv/a  Perdinta ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn kapharojn.

solen/a 1  Farata la ĉiuj sanktaj ritoj aŭ ĉiuj etiketaj reguloj. Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aŭ ago.

eksplik/i  Klarigi kaj komprenigi ion, montrante ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn.

sibl/i  (ntr) Eligi sonon similan al longedaŭra s.

diagnoz/o  Identigo de la kaŭzo de misfunkciado en iu ajn sistemo (cirkvito, meĥanismo, homa korpo, ktp) per observado de ĝiaj simptomoj.

cirkvit/o  La vojo, laŭ kiu elektra kurento povas cirkuli.

instal/i  (tr) Starigi, meti ion en la destinitan lokon kaj ĝin taŭge aranĝi, por ke ĝi bone funkciu.

um/o  Iu ajn aparatero kies nomon oni ne scias, aŭ momente forgesas. Foje uzata kun identigaj adjektoj tiam, kiam la parolanto ja scias precizan nomon, sed kredas ke la aŭskultanto probable ne komprenos ĝin.

rak/o  Subtenilo kun maldensaj stangoj aŭ hokoj, aŭ septoj, por ordige ricevi diversajn objektojn. –EB 334/35

skrap/i  (tr) Forigi parton de la surfaco de io per pli-malpli tranĉa ilo, kies eĝon oni pasigas ortangule sur ĝi.

bariton/o Vira voĉo inter baso kaj tenoro.

trud/i  (tr) Devigi iun kontraŭ lia volo al io malagrabla, devige akceptigi ion al iu.

abrupt/a  Malagrable subita, neĝentile senprepara.

kvitanc/i  (tr) Skribe konstati, ke ŝuldo pagiĝis, aŭ ke senditaĵo riceviĝis.

felt/o  Ŝtofo ne teksita, farita el kungluitaj kaj kunpremitaj haroj aŭ laneroj. Tie ĉi, surgluita tablokovraĵo.

Sigmo Skulptoro  Stelo de la konstelacio Skulptoro, 220 lumjarojn malproksima kun la jenaj statistikoj: rekta ascensio 01h 02m 26.3s; deklinacio ­3133.07; ŝajna magnitudo 5.50; absoluta magnitudo 1.4; spektra klaso A2V; diametro 1.9; lumintenseco 22.

kiom–tiom Pri la uzado de kiom kaj tiom apud adjektivoj (ekzemple: li estas tiom bela, kiom ŝi– anstataŭ tiel bela, kiel ŝi ) informiĝu ĉe La Lingva Esenco de Esperanto verkita de Atanas D. ATANASOV (UEA, Roterdamo, 1983, ISBN 92–9017–024–7) paĝoj 146–148. Deviga lernolibro por altnivelaj studentoj ĉe SFŜU dum la tri-semajna somera kurso de 1987.

driv/i  (ntr) Flosi laŭ la puŝo de la fluo aŭ de la vento.

orbit/o  1 Osta kavo, en kiu loĝas la okulglobo. 2 Kurba linio, laŭirata de planedo, kometo, ktp dum ĝia rondiro ĉirkaŭ pli masiva astro. –EB 7/1

delikat/a 1  Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco. 2 Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla. ~e Trakti ion milde, tre zorgeme pro ĝia delikateco.

manipul/i  (tr) Funkciigi per uzo de la mano.

radar/o  Aparato por observi objektojn per elektromagnetaj ondoj. –EB 230/39

sens/o  La kapablo ricevi sciigojn de la ekstera medio. ~iva Tia, ke ĝi kapablas sensi. ~iveco Ioma grado de tia kapablo.

fjord/o  Pravalo, trogforme kavigita de glacirivero kaj nun okupita de maro.

hidrarg/o  Elemento, peza likva arĝentkolora metalo, Hg.

luk/o 1  Aperturo, ordinare vitrita aŭ kradita, en tegmento, plafono aŭ kelo. 2 Malgranda fenestro, fortigita kontraŭ premo aŭ vakuo. –EB 218/42a

intens/a  Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata.

plat/a  Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun ambaŬ el la du aliaj dimensioj. Ekzemple: kaj fadeno kaj papero ambaŭ maldikas, sed nur la papero platas.

toks/o  Scienca nomo de ĉiaj venenaj substancoj.

aranĝ/i  (tr) Meti la ĝusta ordo, en taŭgan pozicion.

vezik/o  1 Muskolomembrana sako. 2 Ronda ŝvelaĵo, formita en ajna substanco pro premo de kaptita likvo aŭ gaso. 3 (ĵargonaĵo) Ajna vezikforma objekto. Ekzemple: tiu ĉi ŝveligebla tendo, aŭ duonsfera luko por doni plej klaran vidkampon al elrigardanto.

kask/o  Malmola ŝirma vesto por la kapo. –EB 310/77

valv/o  Ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon, vaporon, aŭ gason en tubon, ujon kaj similaj, aŭ por reguli la kvanton aŭ direkton de ĝia tralasiĝo. –EB 40/73

aero-kluz/o  Kluzo por aero. Ĉambreto kun du pordoj por ebligi trapason inter lokoj de malsamaj atmosferoj. Ekzemple: inter spirebla aero kaj toksa gaso, aŭ eĉ vakuo. –EB 137/16 kaj 212/17-25

klap/o  Peco el ia ajn materialo, artikigita en unu el siaj finoj kaj libere svingiĝanta en la dua. ~a valvo Valvo sen anso, kun interna klapo kiu funkcias kiel unudirekta tralasilo. –EB 227/14

ĥemi/o  Scienco; speciala kampo de fiziko, studanta la konsiston kaj interagon de materiaj substancoj ĝis la nivelo de molekuloj kaj atomoj. (Ofte kemio en la francisma, 27–litera E–o. Sed kiom da literoj restus, se ĉiu popolo rajtus forpreni ilin libere? Ĉu japanoj faru tion pri l? Ĉu ĉinoj pri r?–EB 333-334

spektr/o  Serio de la diversaj koloroj kaj radioj, el kiuj konsistas lumo. ~metro Aparato por identigi la elementojn de substanco per la spektroj kiujn ĝi aŭ radias aŭ absorbas. –EB 331/34

kalk/o  Mineralo, kalcioksido CaO, el kio oni faras kretojn. –EB 153/1

sediment/o  Speco de tereno, tavolo el demetaĵoj. Tie ĉi, temas pri speco de roko, farita el antikva prasedimento. –EB 13/69

mangan/o  Elemento, grize blanka metalo. ~a karbonato Mineralo, MnCO3.

fuzi/o  Kunfandiĝo, je tre altaj temperaturoj.

redukt/i  1 Alkonduki al pli malgrandaj proporcioj, dimensioj kaj simile. 2 Ĥemie, malaltigi la ŝtupon de oksidiĝo, aŭ la pozitivan valenton.

min/o  Entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu oni elfosas ekspluateblajn substancojn. –EB 150/1-38 kaj 137/1-40

masiv/a  1 Konsistanta el densa, senintermanka materio; ne havanta malplenaĵojn. 2 Peza pro sia denseco, kompakteco.

reflekt/i  (tr) Fari, ke trafanta radio de lumo, varmo kaj aliaj ne penetru en ĝin, sed ŝanĝu sian direkton. Malsame de speguli en tio, ke la lumradioj ne necese konservas sian bild-aspektecon.

galen/o  Mineralo. Plumba sulfido, PbS, metalaspekta, grizeblua.

peblend/o  Mineralo. La plej grava kaj riĉa el la ercoj de uranio, la radioaktiva metalo uzata kiel fuelo en reaktoroj. –EB 3/20-21.

ekspluat/i  Fari, ke io estu uzata tiel, ke ĝi alportas profiton al iu.

fantast/o  Literatura ĝenro, en kies verkoj ĉefan rolon ludas supernaturaj estaĵoj, okultisma atmosfero ktp.

krut/a  Prezentanta deklivon forte klinitan, proksiman al la vertikalo. mal~a Preskaŭ, sed ne tute, horizontala.

radi/o  Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo. –EB 7/9

retro/  Prefikso signifanta movon aŭ agon faratan kontraŭe al la normala direkto. ~paŝi Paŝi malantaŭen.

eksplod/i  (ntr) Forte kaj brue skui aeron, ofte kun detrua rezulto, pro subita plivolumeniĝo de gaso. ~e Tie ĉi, temas pri ŝoka subiteco.

kribr/i  (tr) Apartigi per multetrua instrumento (plej ofte teksaĵo el interplektitaj dratoj) la dikajn erojn de solidaj materioj disde la pli maldikaj aŭ subtilaj eroj. –EB 97/68 kaj 161/28

pob/o  Malantaŭa parto de boato a ŝipo.

grat/i  (tr) Fari longajn mallarajn supraĵajn sulketojn aŭ vundetojn per ungoj, aŭ io pli-malpli pinta. Komparu: grato entranas surfacan sulkon; skrapo eltranĉas parton de la surfaco.

zigzag/o  Rompita linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa. –EB 317/16

kirl/i  (tr) 1 Komuniki al likvaĵo rapidan turniĝan movon, kiu ordinare naskas ŝaŭmon. 2 Rapide rondoturni aron da objektoj por ilin tre dise intermiksi.

grinc/i  (ntr) Eligi akran malagrablan kaj tre akutan sonon pro kunfrotiĝo kun alia malmola objekto.

tord/i  (tr) Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj en reciproke kontraŭaj direktoj.

impon/i  (ntr) Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, aŭ obei, aŭ kredi.

vagabond/o  Homo, kiu havas nek konstantan loĝejon, nek konstantajn vivrimedojn kaj vagadas, almozante.

indign/i  (ntr) Senti koleron pro malestiminda, nejusta, malnobla ago aŭ konduto.

hidroksid/o  Kombinaĵo de metalo kun hidroksida grupo –OH. La ĥemia malo de acidoj.

observ/i  (tr) Rigardi kun daŭra atento, por esplori.

fortik/a  Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston.

vajc/o  Tre firma tenilo kiu kunpremas per turni ŝraŭbon. –EB 134/12

lamen/o  Mallarĝa, tre maldika, plejofte metala plato. vitra ~o Travidebla plato por uzi kun mikroskopo. –EB 26/3

mikroskop/o  Optika instrumento kun pluraj lensoj, uzata por observi objektojn tiom malgrandajn, ke ili ordinare ne videblas per nuda okulo. –EB 110/1

plekt/i  (tr) Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin. –EB 165/1-29

silici/o  Elemento, metaloido trovata en sablo, Si.

liti/o  Elemento, alkalia metalo, Li.

fluor/o  Elemento, verdete flava gaso, F.

sulfur/o  Elemento, flava solida metaloido, S.

selen/o  Elemento, lumsentiva metaloido simila je sulfuro, Se.

teori/o Supozo celanta klarigi ion, sed restanta en la sfero de la spekulativa penso.

radioaktiv/a  Elsendanta energion en formo de malsanigaj radioj pro la diseriĝo de malstabilaj atomoj.

izol/i  (tr) Apartigi de la aliaj, malhelpante ĝiajn komunikojn aŭ rilatojn. ~aĵo Materialo uzata por izoli.

konjekt/i  (tr) Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon, bazitan nur sur probablaĵoj.

miro-plast/o  (fikciaĵo) Komerca nomo de eksplodaĵo.

hipotez/o  Nepruvita supozo, provizore akceptata por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj. ~i Allasi kiel ~on.

har-fend/i  Pedanta kaj tro subtila distingo en diskutado.

pil/o  Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de ĥemia energio. ~aro aro de interkonektitaj piloj. Ofte, sed malpli precize, nomata baterio. –EB 192/38 kaj 185/33

prognoz/o  Konjekto pri okazontao, bazita sur difinitaj signoj.

ŝrump/i  (ntr) Kuntiriĝi kaj sulketiĝi de sekeco, maljuniĝo kaj simile.

ekran/o 1  Mebleto uzata por ŝirmi sin kontraŭ ardo de fajro. 2 Lumbilda plato, uzata en instrumentoj kiaj televido, komputatoro, radaro, ktp. –EB 29/41 kaj 230/50

fajn/a  1 Ekstrakvalita, plursubstanca. 2 Prezentanta tre malfacile distingeblajn diferencojn de strukturo, kvalito ks.

ŝraŭb/o  Ilo konsistanta el cilindra a konusforma akso helice kanelita, uzata por kune teni plurajn objektojn. –EB 136/13-48

barel/o  Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj, kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon, aŭ aliajn likvaĵojn. –EB 126/24

munt/i  (tr) Fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon.

flagr/i  (ntr) Eligi lumon kun malstabila brileco, pro moviĝado.

klav/o  Premŝaltilo en formo de butono aŭ plateto, plej ofte trovata ĉe muzikaj instrumentoj, tajpiloj, komputatoroj, kaj tiel plu. –EB 240/25 kaj 304/48

obstin/a  Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj.

triumf/o  Granda sukceso, aparte rimarkinda atingo.

split/o  Maldika peco de fendita materio, plej ofte ligno. –EB 115/80

venen/o  Ĥemia substanco pli ol minimume toksa, kaj kapabla grave malsanigi aŭ eĉ mortigi vivantajn estulojn. ~i (tr) Mortigi per ~o.

aplik/i  (tr) Uzi en la praktiko.

koncentr/i  (tr) 1 Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvaĵo. 2 Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro.

fand/i  (tr) Likvigi per varmo solidan substancon.

super/  Prefikso esprimanta fizikan plialtecon. ~konduka Preskaŭ neniom kontraŭstaranta la tralasadon de energio.

ŭat/o Unuo de meĥanika kaj elektra povo, tio estas unu ĵulo en unu sekundo. Alternativa formo de vatto, kio apenaŭ prononceblas pro la duobla t. Simple forpreni unu t-on kaŭzus konfuzon pri vato, kiu signifas pri tavoloj el kombita kotono.

nuk/o  Korpa parto, la malantaŭo de la kolo. –EB 18/21

grejhund/o  Angla vario de leporhundo, uzata precipe ĉe vetkurado, ktp. –EB 71/24

plumb/o  Elemento, mola peza griza metalo, Pb.

kupr/o  Elemento, valora ruĝeta metalo uzata en moneroj, Cu.

termit/o 1  Insekto kiu manĝas lignon. 2 Miksaĵo el feroksido (Fe3O4) kaj pulvorigita aluminio (Al), kiu ekbruligite kreas temperaturon superan al 3 000 gradoj C. –EB 198/28

indukt/i  (tr) 1 Rezoni, konkludante el apartaj faktoj al ĝenarala leĝo. 2 Produkti elektran tension per ŝanĝado de la magneta kampo.

helic/o  Formo de kurba linio rondiranta cilindron kiel ŝraŭbo aŭ risorto. –EB 124/22 kaj 333/6 indukto-helico Tie ĉi, unu elektrodrato helice volvita ĉirkaŭ alia drato por indukti en ĝi elektran kurenton.

histerez/o  Fenomeno konsistanta en tio, ke elektra kurento ne povas rapide ŝanĝiĝi aŭ en direkto, aŭ en forteco. Tio estas ĉar la magnetaj kaj elektraj kampoj kontraŭas ŝanĝiĝon per siaj eblecoj stoki energion dum la kurento provas pligrandiĝi, kaj redoni ĝin se la kurento provas malgrandiĝi. Ju pli malrekta la vojo de la kurento, des pli forta la histerezo.

rezistanc/o  Karakteriza konstanto de ĉiu substanco, esprimanta la kontraŭstarpovon rilate al elektra tensio.

impedanc/o  Karakteriza konstanto, konsistanta el suma efiko de la induktanco kaj kapacitanco (kiuj kaŭzas histerezon), kune kun la rezistanco.

strig/o  Nokta rabobirdo kun kurba beko kaj ronda plumaranĝo ĉirkaŭ la antaŭen diriktitaj okuloj. –EB 244/2

duilion/o  Kvanto, 1012.

amper/o  Mezurunuo de elektra kurentintenso, A.

anksi/a  Sentanta aŭ prezentanta staton de intelekta perturbo kaj agitiĝo kun sento de antaŭkora premateco.

dispon/i  (ntr) 1 Decidi, laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io. 2 Havi ion, kion oni povas ĉimomente uzi; havi tuj preta.

termoelement/o  Sentilo, kunaĵo de du metaloj, ĉe kies veldopunkto estiĝas potencialo kiu ŝanĝiĝas laŭ la temperaturo.

enorm/a  Supermezure, eksternorme granda.

grapl/o 1  Speco de malgranda ankro kun multe da brakoj. 2 Similforma ilo, por hoki objektojn sur la fundo de rivero, lago ktp kaj eltiri ilin.

hidrogena peroksido   Ĥemiaĵo uzata kiel oksigenfonto por raketa fuelo.

Valid XHTML 1.0!