Integra Kompleto de Jack Vance

En januaro 2000a, mi vizitis al Jack kaj Norma Vance en ilia Kalifornia domo.

 esperanto.us 


645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

645x483

Jack Vance (prononcu Ĝak VANS) estas la aŭtoro de mi plej ŝatata. Li verkas sciencan fikcion, fantaston, misteron...ĉion. Fakte li verkas ne ene de tiuj apartaj kategorioj, sed tra kaj trans ilin. Li ignoras la bordojn. En la plimulto de liaj verkoj estas iom el ĉia ĝenro. Tio faras malfacilojn al eldonejoj kiuj ne scias kiel klasifiki lin. Krome agacas al ili ke li kontraktis laŭ la malnova kutimo...po unuopaj eldonoj...ne por ĉiam.

Jack komencis aŭtoradi dek jarojn antaŭ ol mi mem naskiĝis, kaj jam estis maljuna kiam mi iris viziti. Dek tri jarojn poste li mortis. Li jam estis blinda jardekojn antaŭ ol mia vizitio. Tamen li tiam ankoraŭ verikadis. Mi ja ege ŝatas kelkajn aŭtorojn: Harry Harrison, Walter Jon Williams, kaj similaj. Sed la reputacio de Jack Vance superas ĉiujn. Ĉu vi scias ke Jack Vance estas la plej ŝatata aŭtoro de George R. R. Martin? Ja vere! Lia skribstilo estas daŭra preter ajna tempopaso.

Sur miaj bretoj kuŝas preskaŭ ĉiu libro de li verkata, la plimulto malmolkovrilaj, ankaŭ enskribitaj de la aŭtoro. Vi povas vidi ke Jack surskribis kvar librojn kiujn mi portis al lia domo. Jen anglalingva listo de la miaj kolektindaĵoj:  xml 

Mi ja legas multe. Kaj tiam, kiam mia lerteco pri Esperanto fariĝis sufiĉa, mi tuj volis fari ion valoran por kontribui ree al la movado. Inter aliaj provoj mi fondis lokan grupon Kalamazua Progresantaro, helpis kunfondi grupon Esperanta Societo de Miŝigano eĉ servanta dum jaroj kiel ties redaktoro. Krome mi elspezis multe por reklami Esperanton ĉe grandega kunveno de radioamatoroj. Sed tiuj ŝajnis nesufiĉaj. Certe la efikoj ne estis daŭraj kiam oni mezuras kontraŭ la elspezoj de mono kaj tempo. Sed traduki majstran verkon...tio ja ŝajnis al mi laboro prezentonta daŭrajn rezultojn. Espereble tiel, almenaŭ.

Iom timigeta tiutempe estis la reputacio de Jack, kiu laŭ miaj esploroj, estis iom soleca pro tio ke li tre malofte partoprenis en literaturaj kunvenoj kaj aliaj eventoj. Malgraŭe, lia telefona numero estis publike trovebla. Do mi telefonis lin in Kalfornio el mia domo en Miŝigano. Li mem respondis! Kaj ni aranĝis parolan kontrakton en nur du minutoj. Li demandis min pri tio, kiom mi pretas pagi. Mi respondis la plej altan sumon kiun mi tiam povis elspezi. Li tuj akceptis.

Post oni informis min pri projekto kion starigis Paul Rhoads el Francio. Nomata angle la Vance Integral Edition la celo estis reeldoni ĉiujn liajn verkojn en siaj originalaj tekstoj antaŭ ol ilin fuŝredaktoroj fie mistraktis. Mi tuj voluntulis. Aliaj estris la projekton. Mi estus nur suba laboranto. Mi skanis tekstojn kaj kontrolis skanaĵojn de aliaj laborantoj. Inter pli ol cent tiaj laborantoj, miaj laboroj estis duarange stregaj. Pro tio mi ricevis inviton partopreni en labora semajnfino ĉe la domo de la aŭtoro mem. Jen supre la fotografoj.

Ĝan Ŭesli Starling